sábado, 18 de junho de 2016


En la  Muelejo. 




En la Muelejo estas rakonto de Eça de Queiroz (1845 - 1900), unu el plej gravaj  verkistoj en la Portugala, esperantigita de José Dias Pinto, kun 55 paĝoj, dulingva eldono (en la Portugala kaj Esperanto) temas pri la rakonto de Maria da Piedade, bela virino konsiderita kiel "modelo de sinjorino".  Tamen, ŝi ĉiam havis malĝojan ekzistadon, unue  kiam fraŭlino en gepatra hejmo, kaj post dum la geedza vivo. Eĉ tiam, ŝi vivis rezignacie ĝis la alveno de   Adrião, impeta kaj brila romanverkisto, kuzo de ŝia edzo, João Coutinho. Komence Maria da Piedade teruriĝis pro tiu vizito, ĉar ili ne kutimis ricevi vizitantojn. Adrião venis por vendi bienon ricevitan kiel heredaĵon. Coutinho ofertis la helpon de lia edzino, kiu estis lerta pri tiuj aferoj, ĉar li mem estis kriplulo kaj ne povis helpi. La postan tagon ili rigardis la bienon, Adrião estis ravita de la beleco de Maria, ŝi unue  embarasita pro tiu akompano, sed iom post iom kutimiĝis al lia ĉeesto. Iam ili akordiĝis pri vizito al muelejo de la urbeto. Dum la promeno Adrião subite kisis ŝin sur la lipoj. Ŝi estis malĝoja.  Li pentis sin, en la sekvinta tago li adiaŭis kaj foriris. Poste la familia vivo ne plu estis la sama. Ĉi tiu historio havas komunajn punktojn kun aliaj romanoj  de sama verkisto, tamen mi estis surpriza pri la fino de ĉi rakonto, eble  prenita de ia melankolio ... sed post nova legado, mi vidis klare, ke estas  mesaĝo en la libro, kiu  klarigas tutan intrigon.

No Moinho é um conto de Eça de Queiroz (1845 - 1900),  um dos mais importantes escritores em Língua Portuguesa, traduzido por José Dias Pinto,com  55 páginas. edição billíngue (em Português e Esperanto) conta a história de Maria da Piedade, bela mulher considerada como "modelo de senhora". Entretanto, ela sempre teve uma existência triste, primeiro quando solteira na casa dos pais, e depois durante a vida de casada. Mesmo assim, ela vivia resignadamente até a chegada de Adrião, impetuoso e brilhante romancista, primo de seu marido, João Coutinho. Inicialmente Maria da Piedade ficou aterrorizada por causa da visita, porque eles não estavam acostumados a receber visitantes. Adrião veio para vender uma fazenda recebida como herança. Coutinho ofereceu ajuda da esposa, que era esperta nesses negócios, porque ele mesmo era aleijado e não podia ajudar. No dia seguinte, eles foram olhar a fazenda, Adrião estava encantado pela beleza de Maria, ela inicialmente ficou constrangida por causa daquela companhia,  mas pouco a pouco se acostumou com a presença dele. Em algum momento eles combinaram uma visita ao moinho da vila. Durante o passeio Adrião subitamente beijou-lhe os lábios. Ela ficou triste. Ele se arrependeu, no dia seguinte se despediu e foi embora. Depois disto a vida em família não mais foi a mesma.
Esta história tem alguns pontos em comum com outros romances do mesmo autor, entretanto fiquei surpresa com o final da história, talvez presa de uma certa melancolia... mas depois de uma nova leitura, vi com clareza que havia uma mensagem no livro que justifica  todo o enredo.


                                                                                                          
[...]
Tiel vivadis Maria da Piedade, de siaj dudek jaroj. Eĉ kiam fraŭlino, ĉe la gepatroj, ŝia ekzistado estis malgaja. La patrino estis malagraba kaj acida krejtaĵo; la patro, kiu enŝuldiĝis en tavernoj kaj azardludejoj, jam maljuna, ĉiam ebria, kiam li aperis hejme, pasigis la tagojn ĉe la fajrejo, sombre silenta, pipumante kaj kraĉante sur la cindrojn. Ĉiusemajne li draŝis la edzinon, Kaj kiam João Coutinho svatis Marian, ŝi, malgraŭ lia jama malsano, akceptis, sen hezito, preskaŭ danke, por savi la malriĉan dometon de pruntogarantio, por ne plu aŭdi la patrinajn kriojn, kiuj tremigis ŝin, igis ŝin preĝi, supre en sia dormĉambro, kie la pluvo likis el la tegmento. Certe ŝi ne amis la edzon; kaj eĉ en la urbeto oni bedaŭris, ke tia bela vizaĝo de Virgulino Maria, feina figuro, apartenos al Joãozinho Coutinho, kiu de la knabeco ĉiam kriplis.”
[...]

[...]
Maria da Piedade vivia assim, desde os vinte anos. Mesmo em solteira, em casa dos pais, a sua existência fora triste. A mãe era uma criatura desagradável e azeda; o pai, que se empenhara pelas tavernas e pelas batotas, já velho, sempre bêbado, os dias que aparecia em casa passava-os à lareira, num silêncio sombrio, cachimbando e escarrando para as cinzas. Todas as semanas desancava a mulher. E quando João Coutinho pediu Maria em casamento, apesar de doente já, ela aceitou, sem hesitação, quase com reconhecimento, para salvar o casebre da penhora, não ouvir mais os gritos da mãe, que a faziam tremer, rezar, em cima no seu quarto, onde a chuva entrava pelo telhado. Não amava o marido, decerto; e mesmo na vila tinha-se lamentado que aquele lindo rosto de Virgem Maria, aquela figura de fada, fosse pertencer ao Joãozinho Coutinho, que desde rapaz fora sempre entrevado.
[...]

Bel@butiko

sexta-feira, 29 de abril de 2016

Kanaano.





Forgesita Trezoro de Brazila Literaturo.


Romano verkita de José Pereira Graça Aranha (21/06/1868-20/01/1931) en 1902 kun 188 paĝoj kaj belaj bildoj de la fama perua artisto Percy Lau, kiuj montras aspektojn de Brazilo, sian popolon  kaj la medion kun riĉeco de detaloj   simile al epoko de la romano. Traduko de Caetano Coutinho.
Verko kun riĉa filozofia enhavo, Kanaano temas pri  enmigrado kaj koloniigado en Brazilo en komenco de la 20-a jarcento, post la sendependeco (1922) kaj abolicio de sklaveco (1988), kiam du junaj germanuloj, Milkau kaj Lentz, hazarde troviĝis en ŝtato Espiritosanto. Ambaŭ havas malsimilan vidpunkton pri la vivo kaj la homaro, do iliaj sintenadoj rilate al tiuj temoj estas ankaŭ malsamaj. Dum Milkau  estas optimista kaj fidema, li kredas je la integriĝo de la homaro en la naturo, Lentz kontraŭe kredas je la supereco de etnio super la aliaj. En tiu scenejo ekaperas Maria, posteulo de germanaj enmigrintoj, kiu suferas maljustecojn pro la antaŭjuĝo de  tiu epoko.  La verkisto priskribas  la naturbelaĵojn kaj kutimojn de Brazilo, raportas ankaŭ la simpla vivmanieroj de la komunumoj de emigrintoj  kaj ties malfacilaĵoj.  



Um Tesouro Esquecido da Literatura Brasileira


Romance escrito por José Pereira Graça Aranha (21/06/1868-20/01/1931) em  1902 com 188 páginas e belos desenhos  do famoso artista peruano  Percy Lau, que mostram aspectos do Brasil, sua população e o meio ambiente com riqueza de detalhes semelhante à época em que se passa o romance. Tradução de  Caetano Coutinho
Obra com rico conteúdo filosófico, Canaã fala sobre a imigração  e colonização do Brasil no começo do século XX, depois da Independência(1922) e abolição da escravidão (1988), quando dois jovens alemães, Milkau kaj Lentz, por acaso se encontram no Estado do Espírito Santo. Ambos têm diferentes pontos de vista  sobre a vida e a humanidade,  por isso suas atitudes em relação  a esses mesmos temas são também diferentes. Enquanto Milkau estas otimista e confiante, acredita na integração da humanidade com a natureza, Lentz ao contrário acredita na supremacia de uma etnia  sobre as outras. Neste cenário surge Maria, descendente de emigrantes alemães que sofre muitas injustiças devido ao preconceito existente na época. O escritor descreve as belezas naturais, tais como florestas,  animais e costumes do Brasil, retrata  também o modo de vida simples  nas comunidades  dos emigrantes e suas dificuldades.
                                                                                                             Bildo de Percy Lau



[...]
“ Movo de kompatemo revenigis Milkau al la kolonio, Dum la forestanta tempo li ne forgesis sian sorto-kamaradon. Kaj kiam okazis paŭzo en la procesa irado, li tuj vojaĝis al Rio Doce. Frumatene li alvenis al la parcelo. Li renkontis la ĝardenon malzorgita, invadita de  herbaĉoj, kiuj profitas ĉiam la homan malatenton, kaj tuj divenis ĉion. Li trovis la domenton malfermita, kaj sur la planko Lentz dormis ŝtonan dormon.
Ili restis kune en la kolonio, kaj la kontakto kun Milkau restarigis la spiriton de la malfeliĉulo. Nun, ege terurigita de la soleco, Lentz lasis sin gvidi per la instinkto de  universala konkordo kaj ligiĝis decide al Milkau. Ĉi tiu konvinkis Lentz akompani lin al Cachoeiro, kie li bezonas ĉeesti, por defendi kaj konsoli suferantinon. Luma radio elsendita el la martiriĝo de Maria atingis Lentz kaj ĉi tiu, obeante la povon de senkonscio, kontraŭ kio li tiom luktis, kurbigis la kapon kaj akompanis la amikon.
Vojirante, kiam ĉio animiĝis dum ili pasis, kaj la vento, la arboj, la birdoj kantis ĉirkaŭ ili, resume ripetante la mallongan historion pri sia disreviĝo, Lentz, al si mem diradis:
  • Ha! Kiel mi resopiras al miaj aŭdacaj revoj, al miaj deziroj kaj ambicioj… Kaj ĉio, kion mi kaj li ambiciis realigi, estas nenio. Ni renkontis, irante nian vojon, la Doloron, malnoblan kaj potencan, kaj ĝi nin gvidas kaj transformas...
  • Lia malica sento estis nur imaga afero, - pripensis Milkau, akompanante sian amikon per karesemaj okuloj. - Tamen, ne la ideo regas la homon, sed la sentimento. Nia individua forto nenio signifas, en komparo kun la forto akumulita dum la vivado. Kion povas unu sola homo kontraŭ la fluo potenca, nerezistebla, formita de la unuaj larmoj, venanta de la originoj de la mondo, fluo kiu iom post iom ŝveliĝas, fariĝas torenta, ĉion forportante, ĉion venkante, por fine resti ĉiam kvieta, milda marenfluejo? Kion povas la homo, sensignifa, senutila, starigi por deteni la fluon, la impeton de kompato kaj simpatio?”
[...]  
          
[...]                                                                                             
“Um movimento de piedade trouxe Milkau da colônia. Durante todo aquele tempo, não esquecera o seu companheiro de destino. E, quando houve uma parada no processo, veio ao Rio Doce. Era ainda madrugada quando entrou no lote, e logo no jardim abandonado, invadido pelo mato, que não perdoa e está sempre atento ao descuido do homem, Milkau adivinhou tudo. A casa estava aberta, e derrubado no chão adormecia  pesado o corpo de Lentz.
Permaneceram juntos na colônia até o dia seguinte. O contato de Milkau alevantava e restabelecia o espírito do infeliz. E agora, n’um incomensurável pavor da solidão, este se ia deixando governar pelo instinto da ligação universal, e prendia-se numa afeição entranhada e decidida a Milkau, que o chamava ao Cachoeiro, à defesa e ao consolo da sofredora. Um raio da luz que irrompia do martírio de Maria, chegou a Lentz que, obedecendo ao poder do inconsciente, contra que tanto lutara, curvou a cabeça e seguiu o amigo.
Na estrada, quando tudo se animava a passagem deles, e ventos, e pássaros, e árvores cantavam em volta, Lentz, recapitulando a curta história da sua desilusão, dizia consigo:
  • Ah! como tenho saudades dos meus sonhos de audácia, dos meus desejos e ambições...E, tudo isto que eu e ele ambicionávamos fazer, é nada. Encontramos no nosso caminho a dor mesquinha e poderosa e ela nos guia e nos transforma..
  • Toda maldade nele era obra da imaginação, refletia Milkau, acompanhado-o com carinho dos olhos. Aliás não é a ideia que governa o homem, é o sentimento. A nossa força individual não é nada em comparação à força acumulada na vida. Que pode um só homem contra a corrente imperiosa e dominadora, formada pelas primeiras lágrimas, descendo das origens do mundo, avolumando-se, tudo arrastando, tudo vencendo, até que um dia seja um perene preamar de bondade e doçura? Que pode o homem, insignificante e inútil erguer para desviar o curso, o ímpeto da piedade e da simpatia?”

[...]


Oni povas trovi ĉi verkon en Bel@butiko

domingo, 3 de abril de 2016

Esperanto sen Antaŭjuĝoj






Objetiva analizo de la ĉefaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo


La libro respondas la ĉefajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto,endonita  en” Heroldo de Esperanto” en Marto de 1962 de S-ro Gian-Carlo Fighiera Eks-konstanta Kongresa Sekretario de UEA.
Malgraŭ la verko estas de 1976,ĝi estas nuntempa ĉar estas kapabla de respondi la kritikojn de personoj kiuj  konas, kaj tiuj  kiuj ne konas Esperanton  sed kritikas ĝin sen neniu bazo.


Skribita de Walter Francini ĉi tiu verko ne havas la pretendon elimini antaŭjuĝojn,ĉar la aŭtoro scias bone, ke estas pli facile faligi la ĉinan muregon,ol forigi antaŭjuĝeton el la menso unusola homo.Ne estas ja argumentoj, raciaj kaj solidaj,kiuj sukcesas ŝanĝi opinion,sed nur la forto de la faktoj.Laŭ tiu vidpunkto la antaŭjuĝoj kontraŭ la Internacia Lingvo malaperos nur kiam okulfrape granda nombro da personoj uzos Esperanton.


Esperanto sem preconceitos


Análise objetiva das principais críticas contra a Língua Internacional


O livro responde aos principais preconceitos contra o Esperanto, publicados  em “Heroldo de Esperanto” em março de 1962 pelo senhor Gian-Carlo Fighiera Ex-secretário congressista  permanente da UEA.
Apesar da obra ser de 1976, ela é atual, pois é capaz de responder as críticas de pessoas que conhecem e daqueles que não conhecem o Esperanto, mas criticam-no sem nenhuma base.


Escrita por Walter Francini esta obra não tem a pretensão de eliminar preconceitos, porque o autor sabe bem que é mais fácil derrubar a muralha da china  do que fazer desaparecer os preconceitos da mente de apenas um homem.Não é de fato os argumentos,racionais ou sólidos, que conseguirão mudar a opinião, mas somente a força dos fatos. De acordo com este ponto de vista os preconceitos contra a Língua Internacional desaparecerão em um piscar de olhos quando um grande número de pessoas usar o Esperanto.


[...] Kvara antaŭjuĝo:”La vera internacia lingvo,kiun hodiaŭ ĉiuj uzadas, estas la Angla.


Nun ni konsideru la kvaliton de la Angla por roli kiel internacia lingvo.Ĉu ĝi estas facila?
Jes,sed nur en kelkaj aspektoj de la gramatiko.Nekontesteble ĝiaj prononco kaj ortografio estas komplikaj.


Krome mankas al ĝi, kompreneble, la plej grava atributo por meriti internaciecon: la neŭtraleco.
...komercisto en San-Paŭlo, vizitante turisme Francujon kiam ĝia ŝtatestro estis De Gaulle,kvazaŭ estis “agresita”(mi ripetas lian propran vorton) kiam ĉe hotelo li ekstarigis la volon paroli Angle.


La neŭtralecon de la Angla substrekas la fako, ke nur 10% de la tuta homaro,estas denaske Angle parolantoj.Tio signifas, ke la aliaj 90% devus subiĝi al la lingva regado de eta malplimulto.


Aliflanke la Angla, kiel cetere ĉiuj naciaj lingvoj, estas elitema, ĉar ĝi povas aparteni nur al havantoj de tempo kaj mono por lerni ĝin.Male Esperanto pro sia logiko kaj simpleco postulas nur frakcion de la mono kaj tempo konsumataj en la lernado de fremda lingvo.


Se la Angla estus la ĝusta solvo por la problemo de internacia lingvo, kiel klarigi, ke la esperantista movado progresas en Usono, kaj ke Britujo estas la lando kie okazis la plej alta nombro da universalaj kongresoj de Esperanto?


[...] Quarto preconceito:”A verdadeira língua internacional,que hoje  todos usam, é o Inglês.”
Agora nós consideraremos a qualidade do Inglês servindo como língua internacional.Por acaso ela é fácil? Sim, mas somente em alguns aspectos da gramática.Incontestavelmente sua pronúncia e ortografia são complicadas.


Além disso falta a ela,compreensivelmente, o mais importante atributo parar ser internacional: a neutralidade.
...um comerciante de São Paulo ,visitando a França como turista quando na época o presidente era De Gaulle foi quase “agredido”(eu repito as próprias palavras dele) quando junto ao hotel quis falar em Inglês.


A neutralidade do Inglês destaca-se o fato, que somente 10% do mundo inteiro, é falante do Inglês deste criança.Isso significa, que os outros 90% deveriam subjugar-se  a uma língua dominada por poucos.


Por outro lado o Inglês, como o restante de todas as línguas nacionais, são elitizadas, porque ela pode pertencer somente aos possuidores de tempo e dinheiro para aprendê-la.Diferentemente o Esperanto por causa da sua lógica e simplicidade demanda somente uma fração de dinheiro e tempo consumido no aprendizado de uma língua estrangeira.

Se o Inglês fosse a solução adequada para o problema de uma língua internacional,como esclarecer, que o Movimento Esperantista progride no Estados Unidos e que o Reino Unido é o país onde ocorreu o maior número de congressos universais de Esperanto?

domingo, 21 de fevereiro de 2016

Kiu Timas La Morton.

Ĉu malfacila temo?

Richard Simonetti - (10/10/1935) Bauru/SP - Brazila, espiritista verkisto.“Kiu tima la Morton” ( Eldonejo Lorenz - 1ª eldono - 2012, 143 paĝoj) estas la ĉefverko de R. Simonetti, kun bonega traduko de José Mauro Progiante.
Eble multaj estos ŝokitaj  por legi pri tiu  malfacila  temo, la plimulto ne ŝatas aŭ  eĉ  evitas paroli pri la morto.  “Kiu Timas La Morton” estas spiritista verko, tamen, legota de ĉiuj, sendepende de kredoj kaj religioj, ĉar la morto ne estas ekskluziveco de homoj aŭ religioj. Serioza, tamen bonhumora, ĉi libro ne vekas en ni morbidaj pensoj, kontraŭe montras la morton per malpezaj vortoj, kaj  ridigaj desegnoj. La verkisto intence evitas teknikajn difinojn, tra de ĉi legado oni  rimarkas, ke per Esperanto eblas pritrakti pri ajna temo. Legi ĉi libron estas ricevi donacon por tuta vivo. “Kiu Timas La Morton” montras, ke morti estas ankaŭ vivi.

Um tema difícil?

Richard Simonetti - (10/10/1935) Bauru/SP - Brasileiro, escritor espírita .“Quem Teme a Morte” ( Editora Lorenz - 1ª edição - 2012, 143 páginas ) é a obra principal de de R. Simonetti, com excelente tradução de José Mauro Progiante.

Talvez muitos fiquem chocados por ler sobre este difícil tema, a maioria não gosta ou até mesmo evita falar sobre a morte.  “Kiu Timas La Morton” é uma obra espírita,  entretanto  a ser lida por todos, independente de crenças ou religiões, porque a morte não é exclusividade de pessoas ou religiões.  
Sério, entretanto bem humorado, este livro não desperta em nós mórbidos pensamentos, mas mostra a morte através de palavras leves e  desenhos engraçados. O autor intencionalmente evita definições técnicas, por meio desta leitura percebemos que através do Esperanto é possível tratar de qualquer tema. Ler este livro é receber um presente para toda vida. “Kiu Timas La Morton” mostra que morrer é também viver.

[...]

Ni detruas la korpon elekstere internen, per malbonaj kutimoj, malmodereco, maldisciplino...Alkoholaĵoj, tabako, toksoj, manĝekscesoj, samgrade kiel manko de korpa ekzercado kaj de sufiĉa ripozo, subfosas la organisman firmecon dum la jaroj, mallongigante la fizikan vivon.
  Ni detruas la korpon elinterne eksteren, per nutrado de negativaj pensoj, malfeliĉaj ideoj, malekvilibrigaj sentoj de ĵaluzo, envio, pesimismo, malamo, venĝemo, ribelo...Estas personoj tiel alkutimiĝinaj ĉiam reagi kolere kaj agrese, kiam kontraŭitaj, ke unu tagon ili “implodiga” la koron per fulme mortiga infarkto. Aliaj “dronigas” la imunsistemon en diluvon da ĉagrenoj kaj resentoj, deprimoj kaj angoroj, estigante la evoluon de kaceraj tumoroj.”

“Destruímos o corpo de fora para dentro com os vícios, a intemperança, a indisciplina...O álcool, o fumo, o tóxico, os excessos alimentares, tanto quanto a ausência de exercícios, de cuidados de higiene e de repouso adequado, minam a resistência orgânica ao longo dos anos, abreviando a vida física. Destruímos o corpo de dentro para fora com o cultivo de pensamentos negativos, ideias infelizes, sentimentos desequilibrantes, envolvendo ciúme, inveja, pessimismo, ódio, rancor, revolta...Há indivíduos tão habituados a reagir com irritação e agressividade, sempre que contrariados, que um dia “implodem” o coração em enfarte fulminante. Outros “afogam” o sistema imunológico num dilúvio de mágoas e ressentimentos, depressões e angústias, favorecendo a evolução de tumores cancerígenos.”
[...]


Por aĉeti ĉi verkon klaku / para comprar esta obra clique:
http://www.candeia.com/kiu-timas-la-morton
https://www.estantevirtual.com.br


domingo, 24 de janeiro de 2016

La Vidvineto









Urba novelo.

José de Alencar  (1829-1877) Verkisto, juristo, ĵurnalisto kaj parlamentano. Li estas unu el plej bonaj brazilaj verkistoj. Lia verkaro estas vasta,  per ĝi  J. Alencar intencis montri Brazilon kun ĝiaj popolaj kutimoj, tiel ofte  sia verko temas pri  mitoj, legendoj, tradicioj, religiaj festoj  kaj brazilaj moroj observitaj de li. Romanojn, teatraĵojn, poeziaĵojn, eseojn kaj aŭtobiografion li verkis . Lia romano "La Gvaranio" inspiris la muzikiston Carlos Gomes, kiu komponis  samnome  opero.

Bele tradukita de  Porto Carreito Neto, " La Vidvineto" estas unua brazila rakonto tradukita de Esperanto. Ĝi montras la urban vivon en Rio-de-Ĵanejro en la 18a jarcento, la sociajn kutimojn kaj la pensmanieron de tiu epoko. En la rakonto la juna Georgo  ricevis grandan heredaĵon post la forpaso de sia patro. Komence, Georgo havis helpon de zorganto, s-ro Almeida, tamen post atingi sian plenaĝecon kaj fini siajn studojn,Georgo iĝas sendependa por prizorgi sian patran heredaĵon. Dum tri jaroj li ĝuadis ĉiajn luksovoluptaĵojn havigitajn de   lia riĉaĵo, ĝis li sentiĝi komplete sola. Iam li trovas Karolinon kaj enamiĝas, tamen, en la antaŭtago de lia edziĝo li ricevas gravan novaĵon, li  estas bankrota kaj sensolvaj ŝuldoj... Ĉi tiu estas rakonto kun misteroj, granda returniĝo, nekutima kurso kaj feliĉa fino, resume, bonega romano, mirinde tradukita.

Uma novela urbana.

José de Alencar  (1829-1877) Escritor, advogado, jornalista e parlamentar,  é um maiores escritores brasileiros . Sua obra é vasta, através dela J. Alencar teve a intenção de mostrar o Brasil com seus costumes populares,assim, frequentemente sua obra fala sobre mitos, lendas, tradições, festas religiosas e costumes do Brasil observados por ele. Ele escreveu romances, peças de teatro, ensaios e uma autobiografia. Seu romance “O Guarani” inspirou o músico Carlos Gomes, que compôs uma ópera com  mesmo nome.

Lindamente traduzida por  Porto Carreito Neto, " A Viuvinha" é o primeiro conto brasileiro traduzido para o Esperanto. Ele mostra a vida na cidade do Rio de Janeiro  no século dezoito, os costumes sociais e a maneira de pensar desta época. No conto o jovem Jorge recebe uma grande herança depois da morte de seu pai. Inicialmente, Jorge teve ajuda de um tutor, senhor Almeida, mas depois de se tornar adulto e terminar os estudos, Jorge se torna independente para cuidar da herança paterna. Durante três anos ele desfrutou toda espécie de luxos e volúpias proporcionado por sua fortuna, até se sentir completamente só. Um dia ele encontra Carolina e se apaixona, mas na véspera de seu casamento ele recebe uma importante notícia, ele está falido e com dívidas insolvíveis...Esta é uma novela com mistérios, uma grande reviravolta, um desenrolar inusitado e um final feliz, em resumo, um ótimo romance.

La Vidvineto.
XI
[...]
Lia kunpromenanto fumis cigaron, enrigardante ĉiujn vitroŝrankon de la vendejoj, kiujn ili preterpasis, kaj admirante tiun konstantan elmontradon de artobjektoj kiu, jam tiutempe, faris la straton Ouvidor la kutima promenejo de la vidamuloj.
Subite li ekkriis kaj forte premis la brakon al sia amiko.
  • Kio estas? - tiun demandis.
  • Nenio pli ĝustatempa! Antaŭ nelonge ni parolis pri ŝi, kaj jen!
  • Kie? ekkris Karlo, ektremante.
  • Ĉu vi ne vidis ŝin enirantan en la magazenon Wallerstein*?
  • Ne, mi vidis neniun.
  • Nu, vi vidos.
Efektive, nigrevestita junulino, akompanata de maljuna sinjorino, estis enirinta la magazenon Wallerstein.
La maljunulino havis nenion rimarkindan, kio ŝin distingus je alia maljunulino; ŝi estis plaĉemiena sinjorino, kiu estis estinta juna kaj beleta, kaj kiu, vivinte sian pasintecon sin ornamante, ne sciis, kion fari el la nuna tempo.
Sed la junulino estis tipo de beleco kaj eleganteco. Ŝia vizaĝotrajtoj havis mirindan purecon.
El ŝia nigraj kaj brilaj okuloj elradiis la animo, tiu virina animo plena de viveco kaj de petola malico. Sur ŝiaj delikataj lipoj ludis anĝela, alloga rideto.”

[...]
*Wallerstein - Granda butiko en la strato Ouvidor (Rio-de-Ĵanejro), kiu delonge vendis virinan modon , ŝuojn, juvelojn ktp.

A Viuvinha.
XI
[...]
“Quanto ao seu companheiro, fumava o seu charuto, olhando para todas as vidraças de lojas por onde passava e apreciando essa exposição constante de objetos de gosto, que já naquele tempo tornava a Rua do Ouvidor o passeio habitual dos curiosos.
De repente soltou uma exclamação, e apertou com força o braço de seu amigo.
- O que é? perguntou este.
- Nada mais a propósito! Ainda há pouco falamos dela, e ei-la!
- Onde? exclamou Carlos estremecendo.
- Não a viste entrar na loja do Wallerstein*?
- Não; não vi ninguém.
- Pois verás.
Com efeito, uma moça vestida de preto, acompanhada por uma senhora já idosa, havia entrado na loja do Wallerstein. A velha nada tinha de notável e que a distinguisse de uma outra qualquer velha; era uma boa senhora que fora jovem e bonita, e que não sabia o que fazer do tempo que outrora levava a enfeitar-se. A moça, porém, era um tipo de beleza e de elegância. As linhas do seu rosto tinham uma pureza admirável. Nos seus olhos negros e brilhantes radiava o espírito, esse espírito da mulher cheio de vivacidade e de malícia Nos seus lábios mimosos brincava um sorriso divino e fascinador.

[...]

*Wallerstein - grande loja na rua do Ouvidor (Rio de Janeiro) que vendia moda feminina calçados joias etc.





domingo, 10 de janeiro de 2016

Fundamenta Krestomatio


Fundamenta Krestomatio



Modelo de esperanta stilo
Kolektaĵo de unuaj verkoj


Verkita de nia majstro Zamenhof je 1903 estis frua kolektaĵo de diversaj modelstilaj verkaĵoj en Esperanto.
Zamenhof mem rekomendis  al ĉiu,kiu volas skribi aŭ paroli en Esperanto legi ĝin. La verko  de 439 paĝoj  enhavas ekzercojn, anekdotojn, rakontojn, artikolojn kaj poeziaĵojn elprenitajn el aliaj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj.


En la paĝo 33 troviĝas la fabelo de Andersen nomata “La virineto de maro”, ĉi tiu rakonto estis la bazo de la fama filmo de la  studio  Walt Disney “La eta sireno”.


La fabelo  estas pri  virineto, la 5-a filino de la reĝo de la maro.Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi ricevis la permeson sin levi el la maro por la unua fojo, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj, rigardi grandajn ŝipojn kaj  vidis nian mondon.


Modelo de estilo Esperantista
ou
Coleção das primeiras obras


Escrito por nosso mestre Zamenhof em 1903 foi a primeira coleção de diversos modelos de estilo  de literatura em Esperanto.
Zamenhof mesmo recomendou a cada um que queira escrever ou falar em Esperanto lê-la.
A obra de 439 páginas esta plena de exercícios, anedotas, contos, artigos e poesias retirados de outras  obras, originais ou traduzidas.  


Na página 33 encontra-se a fábula de Andersen chamada “A moça do mar” este conto foi a base para o famoso filme dos estúdios Walt Disney “A pequena sereia”.


A fábula conta a história de uma sereia, a 5ª filha do rei do mar. Quando ela atinge a idade de quinze anos,  recebe a permissão de ir a superfície do mar pela primeira vez e sentar-se de baixo da luz da lua sobre os rochedos do mar,contemplar grandes embarcações e ver o nosso mundo.


La virineto de maro


[...]


Nun la virineto de maro vidis, ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo,kiuj estis pelataj super la akvo.Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo.Ĉiu penis sin savi, kiel li povis.La plej multe ŝi observadis la junan reĝidon, kaj ŝi vidis, kiam la ŝipo rompiĝis, ke li falis en la profundan maron.En la unua momento ŝi estis tre ĝoja, ĉar nun li ja venos al ŝi, sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon, ke la homoj ja  ne povas vivi en la akvo, kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la reĝo de la maro.Ne, morti li ne devas!
[...]


A pequena sereia
..


[...]


Agora a moça do mar viu ,que os marinheiros estavam em perigo, ela tinha que se proteger das vigas e dos destroços do navio, que estavam sendo arrastados acima da água. Por  Algum tempo ficou tão escuro, que ela nada podia ver, mas eis que relampejou e de novo tornou-se tão claro, que a pequena sereia claramente reviu todos no navio.Cada um empenhava-se em se salvar,como podia.Sobretudo  ela observava o jovem filho do rei, e viu, quando o navio rompeu-se, e o jovem caiu no fundo do mar.No primeiro momento ela estava muito alegre, porque agora ele de fato viria a ela, mas logo veio em sua cabeça, que os homens de fato não podem viver debaixo d’água, e assim ele somente chegaria morto ao palácio do rei do mar. Não, ele não deve morrer!
[...]


Por aĉeti ĉi tiu libro klaku sur tiu ligilo:
Para comprar este livro clique no link abaixo: