sexta-feira, 29 de abril de 2016

Kanaano.





Forgesita Trezoro de Brazila Literaturo.


Romano verkita de José Pereira Graça Aranha (21/06/1868-20/01/1931) en 1902 kun 188 paĝoj kaj belaj bildoj de la fama perua artisto Percy Lau, kiuj montras aspektojn de Brazilo, sian popolon  kaj la medion kun riĉeco de detaloj   simile al epoko de la romano. Traduko de Caetano Coutinho.
Verko kun riĉa filozofia enhavo, Kanaano temas pri  enmigrado kaj koloniigado en Brazilo en komenco de la 20-a jarcento, post la sendependeco (1922) kaj abolicio de sklaveco (1988), kiam du junaj germanuloj, Milkau kaj Lentz, hazarde troviĝis en ŝtato Espiritosanto. Ambaŭ havas malsimilan vidpunkton pri la vivo kaj la homaro, do iliaj sintenadoj rilate al tiuj temoj estas ankaŭ malsamaj. Dum Milkau  estas optimista kaj fidema, li kredas je la integriĝo de la homaro en la naturo, Lentz kontraŭe kredas je la supereco de etnio super la aliaj. En tiu scenejo ekaperas Maria, posteulo de germanaj enmigrintoj, kiu suferas maljustecojn pro la antaŭjuĝo de  tiu epoko.  La verkisto priskribas  la naturbelaĵojn kaj kutimojn de Brazilo, raportas ankaŭ la simpla vivmanieroj de la komunumoj de emigrintoj  kaj ties malfacilaĵoj.  



Um Tesouro Esquecido da Literatura Brasileira


Romance escrito por José Pereira Graça Aranha (21/06/1868-20/01/1931) em  1902 com 188 páginas e belos desenhos  do famoso artista peruano  Percy Lau, que mostram aspectos do Brasil, sua população e o meio ambiente com riqueza de detalhes semelhante à época em que se passa o romance. Tradução de  Caetano Coutinho
Obra com rico conteúdo filosófico, Canaã fala sobre a imigração  e colonização do Brasil no começo do século XX, depois da Independência(1922) e abolição da escravidão (1988), quando dois jovens alemães, Milkau kaj Lentz, por acaso se encontram no Estado do Espírito Santo. Ambos têm diferentes pontos de vista  sobre a vida e a humanidade,  por isso suas atitudes em relação  a esses mesmos temas são também diferentes. Enquanto Milkau estas otimista e confiante, acredita na integração da humanidade com a natureza, Lentz ao contrário acredita na supremacia de uma etnia  sobre as outras. Neste cenário surge Maria, descendente de emigrantes alemães que sofre muitas injustiças devido ao preconceito existente na época. O escritor descreve as belezas naturais, tais como florestas,  animais e costumes do Brasil, retrata  também o modo de vida simples  nas comunidades  dos emigrantes e suas dificuldades.
                                                                                                             Bildo de Percy Lau



[...]
“ Movo de kompatemo revenigis Milkau al la kolonio, Dum la forestanta tempo li ne forgesis sian sorto-kamaradon. Kaj kiam okazis paŭzo en la procesa irado, li tuj vojaĝis al Rio Doce. Frumatene li alvenis al la parcelo. Li renkontis la ĝardenon malzorgita, invadita de  herbaĉoj, kiuj profitas ĉiam la homan malatenton, kaj tuj divenis ĉion. Li trovis la domenton malfermita, kaj sur la planko Lentz dormis ŝtonan dormon.
Ili restis kune en la kolonio, kaj la kontakto kun Milkau restarigis la spiriton de la malfeliĉulo. Nun, ege terurigita de la soleco, Lentz lasis sin gvidi per la instinkto de  universala konkordo kaj ligiĝis decide al Milkau. Ĉi tiu konvinkis Lentz akompani lin al Cachoeiro, kie li bezonas ĉeesti, por defendi kaj konsoli suferantinon. Luma radio elsendita el la martiriĝo de Maria atingis Lentz kaj ĉi tiu, obeante la povon de senkonscio, kontraŭ kio li tiom luktis, kurbigis la kapon kaj akompanis la amikon.
Vojirante, kiam ĉio animiĝis dum ili pasis, kaj la vento, la arboj, la birdoj kantis ĉirkaŭ ili, resume ripetante la mallongan historion pri sia disreviĝo, Lentz, al si mem diradis:
  • Ha! Kiel mi resopiras al miaj aŭdacaj revoj, al miaj deziroj kaj ambicioj… Kaj ĉio, kion mi kaj li ambiciis realigi, estas nenio. Ni renkontis, irante nian vojon, la Doloron, malnoblan kaj potencan, kaj ĝi nin gvidas kaj transformas...
  • Lia malica sento estis nur imaga afero, - pripensis Milkau, akompanante sian amikon per karesemaj okuloj. - Tamen, ne la ideo regas la homon, sed la sentimento. Nia individua forto nenio signifas, en komparo kun la forto akumulita dum la vivado. Kion povas unu sola homo kontraŭ la fluo potenca, nerezistebla, formita de la unuaj larmoj, venanta de la originoj de la mondo, fluo kiu iom post iom ŝveliĝas, fariĝas torenta, ĉion forportante, ĉion venkante, por fine resti ĉiam kvieta, milda marenfluejo? Kion povas la homo, sensignifa, senutila, starigi por deteni la fluon, la impeton de kompato kaj simpatio?”
[...]  
          
[...]                                                                                             
“Um movimento de piedade trouxe Milkau da colônia. Durante todo aquele tempo, não esquecera o seu companheiro de destino. E, quando houve uma parada no processo, veio ao Rio Doce. Era ainda madrugada quando entrou no lote, e logo no jardim abandonado, invadido pelo mato, que não perdoa e está sempre atento ao descuido do homem, Milkau adivinhou tudo. A casa estava aberta, e derrubado no chão adormecia  pesado o corpo de Lentz.
Permaneceram juntos na colônia até o dia seguinte. O contato de Milkau alevantava e restabelecia o espírito do infeliz. E agora, n’um incomensurável pavor da solidão, este se ia deixando governar pelo instinto da ligação universal, e prendia-se numa afeição entranhada e decidida a Milkau, que o chamava ao Cachoeiro, à defesa e ao consolo da sofredora. Um raio da luz que irrompia do martírio de Maria, chegou a Lentz que, obedecendo ao poder do inconsciente, contra que tanto lutara, curvou a cabeça e seguiu o amigo.
Na estrada, quando tudo se animava a passagem deles, e ventos, e pássaros, e árvores cantavam em volta, Lentz, recapitulando a curta história da sua desilusão, dizia consigo:
  • Ah! como tenho saudades dos meus sonhos de audácia, dos meus desejos e ambições...E, tudo isto que eu e ele ambicionávamos fazer, é nada. Encontramos no nosso caminho a dor mesquinha e poderosa e ela nos guia e nos transforma..
  • Toda maldade nele era obra da imaginação, refletia Milkau, acompanhado-o com carinho dos olhos. Aliás não é a ideia que governa o homem, é o sentimento. A nossa força individual não é nada em comparação à força acumulada na vida. Que pode um só homem contra a corrente imperiosa e dominadora, formada pelas primeiras lágrimas, descendo das origens do mundo, avolumando-se, tudo arrastando, tudo vencendo, até que um dia seja um perene preamar de bondade e doçura? Que pode o homem, insignificante e inútil erguer para desviar o curso, o ímpeto da piedade e da simpatia?”

[...]


Oni povas trovi ĉi verkon en Bel@butiko

Um comentário:

  1. Se iu parolas ne nur Esperante, sed ankaù Germane, bonvole kontaktu min, ^car mi volonte tradukus ^ci tiun romanon en la Germanan.

    HELL Sepp, Lehen 19, 83539 Pfaffing, Germanio, tel. +4916096579883

    ResponderExcluir